Bulba ranunkolo
Aspekto
Bulba ranunkolo | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Ranunculus bulbosus
| ||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||
Bulba ranunkolo (Ranunculus bulbosus L., 1753) estas plurjara herbeca planto de la genro ranunkolo Ranunculus kaj familio ranunkolacoj.
Priskribo
[redakti | redakti fonton]La tigoj staraj kaj disbranĉiĝantaj altas ekde 20 ĝis 60 cm.
La folioj, alternaj, plurlobe dividitaj, perdas sian pedunklon en la supera parto de la planto. Ilia bazo formas bulbon.
La floroj brilflavaj havas 5 ĝis 7 petalojn.
Unu el la apartecoj de tiu ĉi planto konsistas el harozaj sepaloj refalditaj sur la flortigo aŭ pedunklo.
Kreskloko
[redakti | redakti fonton]Bulba ranunkolo kreskas en herbejoj, paŝtejoj. Ĝi preferas la malriĉajn kaj sekajn grundojn, prefere kalkajn de Okcidenta Eŭropo.